Klinika Esploro

klinikaj-esploroj-fazoj

Klinika esploro estas ĝenerale farita en fazoj: fazo 1, 2, 3 kaj 4.

Provoj de fazo 1:

  • Varbas malgrandan kvanton da sanaj volontuloj aŭ pacientoj
  • Elprovas la sekurecon de la provkuracado kaj kio okazas al ĝi en la homa korpo
  • Povas daŭri dum proksimume 6 ĝis 12 monatoj.

Provoj de fazo 2:

  • Varbas centojn da pacientoj
  • Elprovas la efikecon kaj sekurecon de la provkuracado
  • Povas daŭri dum 2 ĝis 4 jaroj

Provoj de fazo 3:

  • Varbas centojn ĝis milojn da pacientoj
  • Plie elprovas la efikecon kaj sekurecon de la provkuracado
  • Povas daŭri dum 2 ĝis 4 jaroj
Post sukcesa kompletigo de la studadoj de fazo 3, la sponsoro prezentas kandidatiĝon al la sanitaraj aŭtoritatoj de unu aŭ pluraj landoj por aprobi la provkuracadon kiel medikamento aŭ medicina ilo.

Provoj de fazo 4:

  • Farita kiam la medikamento estas aprobita por uzo
  • Varbas centojn ĝis milojn da pacientoj
  • Kontrolas la longtempajn efikojn de la kuracado
  • Povas daŭri dum 2 ĝis 4 jaroj.

Fazoj de klinika esplorado